segunda-feira, 3 de fevereiro de 2014

às 15:00 Marcadores: , Postado por Claudio Araujo

Kio estas EsperoZino?

Saluton kara vizitanto!
Mi tre ĝojas pro via vizito.
 
EsperoZino naskiĝis kiel papera projekto. Ĝia nomo devenas de la vortoj Espero kaj Magazino: EsperoMagazino. Ĝi estas persona retspaco por kuriozaĵoj, opinioj, vidpunktoj, kultura interŝanĝo. Virtuala loko kie oni povas esprimi aŭ interŝanĝi ideojn kaj pensojn. Ĉiutage, ĉiusemajne aŭ, kompreneble, ĉiam kiam mi volas aŭ povas, mi "flustros" miajn dezirojn, revojn kaj timojn per "afiŝoj". Kaj atendas viajn komentojn kaj kontribuaĵojn. 

Esperozino estas esperanta blogo. Do, bonvole komentu aŭ skribu nur esperante.
 
Al tiuj, kiuj ankoraŭ ne konas min, mi petas permeson por malgranda sinprezento: Mi nomiĝas Cláudio (Klaŭdjo). Mi estas simpla homo, plena je mankoj kaj bezonoj kiel ordinaraj homoj. Homo kiu emas serĉi sian propran viv-vojon, kvankam tia serĉado havigu belajn sortimentojn da eraroj, prokrastoj, problemoj kaj pardonpetoj. Sed vivo estas tia... kaj mi povas nur diri: "en la vivo ne estas loko por reĝo, sed la vojaĝo fruktodonas!" Do, estu bonvena al mia blogo... Kaj sentu sin "hejme" por opinii, komenti, ktp.

RIM.
" Povas esti, ke aperu lingvaj eraroj en miaj blogaĵoj.
Mi dankas, se pri tiuj eraroj vi avertu min! "